Alian fojon, vi, animo, vidis, ĉielojn brili, kampojn reverdiĝi, kaj sentis vin facila, plena kune, kiel la branĉ' proksima al florado: alian fojon, eble fojon lastan. Pro tio, eble, ŝajnis trans direblo la ĉiel-lazur' kaj tiel dolĉis zumo de l' akvoj kaj vi revis ĉiuokule ridi la mondon. Kio al vi ŝajnis brilego pleja, jen, eĉ pli viviĝas en antaŭsent' de l' ombro timiganta: ho vi, animo mia izolita, al kiu ne sufiĉas la atendo de ia aprilo dia kaj eterna por ne priplori tiun ĉi floradon, velkadon de l' beleco sub la luno. |